Philip ROTH (naskiĝis la 19-an de marto 1933 , mortis la 22-an de majo 2018[1][2]) estis usona romanverkisto. Konsiderita unu el la ĉefaj verkistoj en Usono, multaj el liaj verkoj elmontras kaj pritraktas ĉiutagajn rolulojn (kutime judoj) kiuj montras la usonan socian diversecon.