Philippe Pinchemel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1923 en Amiens |
Morto | 16-an de marto 2008 (84-jaraĝa) en Sceaux |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Geneviève Pinchemel (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | geografo scienca esploristo ![]() |
Philippe PINCHEMEL (naskiĝis la 10-an de junio 1923 en Amiens, Somme, Francio, mortis la 16-an de marto 2008 en Sceaux, Hauts-de-Seine, Francio),[1] estis franca geografo, kiu alportis al la kampo de la geografio kelkajn kontribuojn pri ties difino kaj kuntekstigo.
Li laboris por du disertacioj: unu pri la geomorfologio de ebenaĵoj de kreto de la baseno de Parizo kaj Londono kaj alia pri homa geografio, dediĉita al la rura senhomigo en Pikardio. Profesoro de la Universitato de Lille (1954 ĝis 1965),[2] centriĝis en la geografio de urboj kaj industrioj, pri kio li esploros meze de 1960. Li studis ankaŭ pri la subdisvolvigo de Norda Francio. Li estis nomumita profesoro en la Sorbono en la 1960-aj jaroj, kie li kuniĝis kun la geografoj de marksismo kiel Peter George.