Philly Joe Jones | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1923 en Filadelfio |
Morto | 30-an de aŭgusto 1985 (62-jaraĝa) en Filadelfio |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | drumisto ĵazmuzikisto percussionist (en) |
TTT | |
Retejo | http://www.phillyjoejones.com/ |
Joseph Rudolph „Philly Joe“ JONES (naskiĝis la 15-an de julio 1923 en Filadelfio; mortis la 30-an de aŭgusto 1985 samloke) estis usona ĵaza frapinstrumentisto. Li validas kiel unu el la stilformaj frapinstrumentistoj de la malmolbopo kaj precipe famiĝis pro sia ludo en la kvinopo de Miles Davis la duan duonon de la 1950-aj jaroj. La kromnomo Philly Joe rilatas kun sia hejmurbo, kiu en la usona ĉiutaga lingvo nomiĝas „Philly“, distingis la frapinstrumentiston de sia same fama pli aĝa kolego „Papa“ Jo Jones el la bando de Count Basie.