Pianokvinteto

Pianokvinteto: 2 violonoj, vjolo, violonĉelo kaj piano

La nocio pianokvinteto signifas komponaĵo por piano kaj kvar pluaj muzikistoj. Ensemblon konsistanta el pianisto kaj kvar aliaj muzikistoj oni nomas pianokvinopo. Normensemblo konsistas el piano kaj kvar arĉistoj, tamen oni nomas ankaŭ verkoj por piano kun blovinstrumentoj kiel pianokvinteto.

La ĉambromuzika formacio de pianokvinteto ekestis nur dum la romantismo, do pli malfrue ol tiu de pianokvarteto. Kutime alvenas al la tradicia arĉkvarteto-ensemblo kun 2 violonoj, vjolo kaj violoncelo piano. Plej fama kaj samtempe plej grava escepto estas la t.n. "Forellenquintett" de Franz Schubert, kiun ludas nur unu violono anstataŭ du, sed anstataŭ dua violono kontrabaso. Ja ne ekzistas tro da pianokvintetoj, sed plejparte ili estas majstraĵoj de la koncernaj komponistoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne