Pianosonato n-o 30 de Ludwig van Beethoven op. 109 en E-maĵoro el la jaro 1820 estas la trialasta el liaj pianosonatoj. Post la ampleksa Hammerklaviersonate op. 106 Beethoven en tiu revenis al pli malgrandaj dimensioj kaj al pli intima karaktero. Li dediĉis la sonaton al Maximiliane Brentano, filino de la longjara amikino de Beethoven, Antonie Brentano, por kiu Beethoven en 1812 jam komponis la malgrandan pianotrion B-maĵoran (verko sen opusnumero) 39. Muzike la trimovimenta verko distingiĝas per libera kaj originala traktado de la sonatformo. Ĝia pezocentro situas sur la tria movimento, variacio-movimento, kiu interpretas sian temon individue kaj pokaze laŭ tute malsama maniero.[1]