Piatra-Olt | ||
---|---|---|
| ||
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Situo | 44° 22′ N, 24° 18′ O (mapo)44.36027777777824.294166666667Koordinatoj: 44° 22′ N, 24° 18′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 110–132 m Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto setlejo de Rumanio}} kaj korektu la artikolon) | |
Poŝtkodo | 235500 | |
Loĝantaro | 6 347 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 128105, 128114 | |
Piatra-Olt [pjatra olt] estas urbo en distrikto Olt en Rumanio, 10 km sud-okcidente de Slatina. Ĝi estis deklarita urbo en 1989. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bistrița Nouă, Criva de Jos, Criva de Sus, Enoșești kaj Piatra.
Piatra Olt estis unuafoje dokumente menciita la 14-an de aprilo 1529 en dokumento de la banuso Pârvu, kiu faris donacon al la monaĥejo Tismana. La vilaĝo Criva, kiu nun apartenas al la urbo, estis menciita jam la 16-an de septembro 1519.
En la censo de 2002 90,6 % de la urbanoj deklaris sin rumanoj, 9,4 % romaoj. Preskaŭ 98 % deklaris sin ortodoksuloj. Escepte de 2 homoj ĉiuj deklaris la rumanan kiel sian ĉefan lingvon.