Piave | |
---|---|
Rivero Piave en la veneta ebenaĵo
| |
rivero • type locality | |
Bazaj informoj | |
Situo | Italio |
Longeco | 220 km |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 037 m |
Enfluejo | Adriatiko |
Geografio | |
![]() | |
La rivero Piave (latine: Plavis [1] ) estas rivero en norda Italio. Ĝi komenciĝas ĉe la suda flanko de la karniaj Alpoj en proksimeco de la vilaĝo Sappada (provinco de Beluno) kaj fluas sudorienten. Unue ĝi fluas en mallarĝa alpa valo kaj sekve ĝi trafluas la Padan Ebenaĵon. Post 220 km ĝi enbuŝiĝas en la Adriatikon proksime de la vilaĝo Cortellazzo (frakcio de Jesolo) en provinco Venecio.