Picatrix | |
---|---|
traktaĵo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Maslama Ibn al-Qāsim Ibn Ibrāhīm Ibn ʿAbd Allāh Ibn Ḥātim al-Qurṭubī al-Zayyāt |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
LIBROJ PRI MAGIO | |
"Picatrix" | |
titolo = Picatrix | |
origina araba titolo = Gāyat-al-hakīm | |
aŭtoro = Abū- Maslama Muhammad ibn Ibrahim ibn 'Abd al-da'im al-Majrītī | |
dato = 1007 aŭ 1008 | |
dato la latinigo = 1256 | |
ĝenro = libro pri magio | |
temo = okultismo, alkemio, astrologio por pliefikigi la praktikon de magio | |
lingvo = araba | |
apartaĵo = tradukita al la latina, ĝi tre vastiĝis en la malalta mezepoko kaj renesanco | |
nacio = Hispanio |
Picatrix estas latinligva fundamente grava verko pri astrologia okultismo de la malalta mezepoko kaj renesanco
Temas pri libro tradukita el la araba lingvo en la Hispanio de la 11-a jarcento.[1] La origina titolo estas Gāyat-al-hakīm, nome La celo de la saĝulo, verkita de Abū- Maslama Muhammad ibn Ibrahim ibn 'Abd al-da'im al-Majrītī[2] devenulo de Kordovo, forpasinta en 1007-8 p.K.
Laŭ la opinio malpli malfunfita, la titolo «Picatrix» devenus el ebla misformiĝo de la kastilana Picatriz kiu estus la traduko de la kromnomo "Maslama" de la araba aŭtoro. Alia opinio diras ke Maslama estis tradukita kiel Picatrix, kiu estas ina varianto de “tiu kiu pikas” (latine picator), bazita sur la konvinko de Maslama estis ina vorta formo.[3]
Laŭ latinaj manuskriptoj la verko rezultas tradukita de arabico in hispanicum (el la araba al la hispana) en 1256 epoke de la regno de Alfonso de 10-a de Kastilio, dirita el Sabio.
La latina Picatrix enorme disvastiĝis dum la tuta malalta mezepoko kaj renesanco: ekzemplero de Picatrix ĉeestis en la biblioteko de magiisto Kornelio Agrippa, sed ankaŭ de la klerulo Johano Piko de la Mirandolo kaj ankaŭ de la pia Marsilio Ficino.
Picatrix estis neniam presita, sed ĝuis grandan manuskriptan disvastiĝon laŭlonge de la 14-a kaj 16-a jarcentoj.
La libro entenas listojn de magiaj bildoj krom praktikaj konsilioj pri magio esprimitaj tra la filozofia kornico de Hermetikismo. Tiu disertaĵo estas dividita en kvar librojn kaj iuj el ili estas, siavice, dividitaj en sublibrojn.