Pico de las Nieves | |||
---|---|---|---|
monto • travel agent • apudurba ripozumejo • turisma celloko | |||
Alteco |
1 947,96 m | ||
Geografia situo | 27° 58′ N, 15° 34′ U (mapo)27.961944444444-15.571666666667Koordinatoj: 27° 58′ N, 15° 34′ U (mapo) | ||
| |||
Rimarko | La plej alta monto de la insulo Gran Canaria en la Kanarioj. | ||
La Pico de las Nieves (Neĝopinto) estis tradicie konsiderata la plej alta monto de la insulo Gran Canaria en la Kanarioj, Hispanio, kun 1 949 metroj, sed lastatempe ĵusaj mezuroj indikis, ke la proksima Morro de la Agujerada estas pli alta kun 1 957 m.s.m.[1][2]
La loknomo rilatas al neĝostokejojn konstruitajn pro deziroj de la ekleziuloj de la katedralo por havi glacion el la neĝo falita vintre.[3]
La montopinto estas posedaĵo de la Armeo de Hispanio, kiu funkciigas tie aparatarojn de radaroj kaj telekomunikado. Krome sur la deklivaro estas arbaroj de Kanaria pino, rezulto de rearbarigo en la 1950-aj jaroj, kune kun indiĝena plantaro.
Ĝia pinto estas sur la geografia centro de la insulo formante la limon de la municipaj teritorioj de San Bartolomé de Tirajana, Vega de San Mateo kaj Tejeda.