Piedtretado estas okupo kaj seksa praktiko ligita al plezuro estigata de perpieda tretado. Homoj preferantaj la piedtretadon ŝatas se alia homo tretas ilin per siaj piedoj aŭ perpiede puŝas (batas) ilin, aŭ estas kontraŭe: ili mem faras tion ĉi al partnero. Tretado povas okazi kun uzado de piedvestaĵoj aŭ nudpiede.
La piedtretado estas aparta praktiko, tamen ĝi ofte povas esti priskribata kiel maniero de sadmasoĥismo (iam nomata BDSM) aŭ branĉo de piedfetiĉismo. Alia rilata afero estas kraŝfetiĉismo (plezuro pro rigardi homon tretantan aĵojn per siaj piedoj). En kelkaj kazoj ĝi povas malhavi ligon al homa seksumado (ekzemple en sporta agado aŭ kiel perpieda maniero de masaĝo).
Ĉefe praktikado de la piedtretado estas farata de du partneroj: unu estas supre (tretanto) kaj dua estas malsupre (tretato). Plejparte la praktiko daŭras kun virino tretanta viron. Tamen estas ofta ankaŭ piedtretado kun unu viro tretanta alian viron aŭ virino tertanta alian virinon (samseksa tretado). Ekzistas krome maniero kun tretado de ino per piedoj fare de vira partnero, sed ĝi estas pli malofta. Praktikado de peidtretado povas esti antaŭludo sekvata de normala amorado aŭ plenparte sufiĉa sen iu aldonenda agado.
Nuntempe seksuma piedtredado iam havas komercan funkcion kiel unu el pagendaj servoj proponataj de prostituinoj aŭ de erotikaj masaĝejoj (it).