Pierre Louis Moreau de Maupertuis, naskiĝinta en 1698[1] ĉe Saint-Jouan-des-Guérets proksime de Saint-Malo kaj mortinta en Bazelo la 27an de julio 1759, estis filozofo, matematikisto, fizikisto, astronomo kaj naturalisto el Francio de la 17a kaj 18a jarcentoj kiu kontribuis elstare al la disvastigo de la teorioj de Newton ekster Anglio.
Li iĝis musketisto sed poste abandonis tiun profesion por dediĉi sin al la matematiko kaj al naturaj sciencoj.
Li estris ekspedicion al Laplando en 1736-1737.