Pierre MESSMER [pjɛʁ mɛsmɛʁ] (naskiĝis la 20-an de marto 1916 en Vincennes (Seine), mortis la 29-an de aŭgusto 2007 en Parizo) estis franca ŝtatisto.
Engaĝita en Forces françaises libres (FFL), li estis kolonia administranto post la milito. Li estis implikita en la Kameruna Milito inter 1956 kaj 1958, kie li gvidis la kontraŭribelon kontraŭ la komunistaj separatistoj de UPC, kaŭzante milojn da mortoj.[1] Ministro de la armetrupoj sub generalo de Gaulle de 1960 ĝis 1969, li estis nomumita ŝtatministro ŝarĝita pri transmaraj departementoj kaj teritorioj en 1971.
Pierre Messmer okupis la postenon de ĉefministro de la 5-a de julio 1972 ĝis la 27-a de majo 1974, sub la prezido de Georges Pompidou kaj la intervalo de Alain Poher. Li ankaŭ estis urbestro de Sarrebourg de 1971 ĝis 1989 kaj prezidanto de la regiona konsilio de Loreno de 1978 ĝis 1979.
Kanceliero de la Ordeno de la Liberigo kaj honora kanceliero de Instituto de Francio, li estis membro de la Franca Akademio de 1999 ĝis sia morto.