Pierre Fauchard

Pierre Fauchard
Persona informo
Pierre Fauchard
Naskiĝo 2-an de januaro 1679 (1679-01-02)
en Saint-Denis-de-Gastines
Morto 21-an de marto 1761 (1761-03-21) (82-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Grandmesnil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dentisto
kuracisto
kirurgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kirurgio kaj dentokuracado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre FAUCHARD (2a de Januaro 1679 – 21a de Marto 1761) estis franca kuracisto, konsiderata la "patro de moderna dentokuracado".

Dentokuraca pinĉilo desegnita de Fauchard fine de la 17-a jarcento uzita en dentoreordigado.

Fauchard iĝis konata kiel la "patro de la moderna dentokuracado". Spite al la limigoj de la primitivaj kirurgaj instrumentoj dum la fino de la 17-a kaj komenco de la 18-a jarcentoj, Fauchard estis tre lerta kirurgo kiu faris rimarkindajn improvizaĵojn al dentokuracaj instrumentoj, ofte adaptante ilojn el horloĝistoj, juvelistoj kaj eĉ barbiroj, kiuj laŭ li povus esti utilaj en dentokuracado. Li enkondukis plombadon kiel traktado kontraŭ karioj. Li asertis, ke suker-derivitaj acidoj kiel tartara acido estis responsaj pro la apero de karioj, kaj ankaŭ sugestis, ke tumoroj ĉirkaŭ la dentoj kaj ĉe la gingivoj povus aperi en la plej fruaj stadioj de karioj.[1][2]

Fauchard estis la pioniro de la prostodontiko aŭ dental reordigado, kaj li inventis multajn metodojn por anstataŭi perditajn dentojn. Li sugestis, ke anstataŭaĵoj povus esti faritaj el ĉizitaj blokoj de eburoosto. Li ankaŭ enkondukis la uzadon de dentobremsiloj, dekomence fabrikitaj el oro; li malkovris, ke la dentopozicion oni povas korekti, ĉar la dentoj sekvas la modelon de la instalitaj kabloj. Vaksigitajn fadenojn el linosilko kutime oni uzis por plifortigi la bremsilojn. Liaj kontribuoj al la mondo de la dentokuraca scienco konsistas ĉefe el lia publikiĝaĵo de 1728 nome Le chirurgien dentiste (La dentista kirurugo). En la franclingva teksto estis inkluditaj "baza buŝa anatomio kaj funkciado, dentokonstruado, kaj variaj operaciaj kaj restaŭradaj teknikoj, kaj efektive apartigita dentokuracado disde la pli ampleksa kategorio de kirurgio".[1][2]

Post Fauchard, la studado de dentokuracado rapide etendiĝis.

  1. 1,0 1,1 André Besombes. (1993) Pierre Fauchard (1678–1761): The First Dental Surgeon, His Work, His Actuality. Pierre Fauchard Academy.
  2. 2,0 2,1 Bernhard Wolf Weinberger. (1941) Pierre Fauchard, Surgeon-dentist: A Brief Account of the Beginning of Modern Dentistry, the First Dental Textbook, and Professional Life Two Hundred Years Ago. Pierre Fauchard Academy.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne