Pierre Gassendi

Pierre Gassendi
Persona informo
Pierre Gassendi
Naskiĝo 22-an de januaro 1592 (1592-01-22)
en Champtercier,  Reĝlando Francio
Morto 24-an de oktobro 1655 (1655-10-24) (63-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Saint-Nicholas-des-Champs, Paris (en) Traduki 48° 51′ 55″ Nordo 2° 21′ 14″ Oriento / 48.8653 °N, 2.3539 °O / 48.8653; 2.3539 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Avignon University (en) Traduki (1612–1614)
Aix University (en) Traduki (1609–1612) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto (1617–)
fizikisto
teologo
natursciencisto
verkisto
astrologo
astronomo
profesoro
matematikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Exercitationes paradoxicae adversus Aristoteleos ❦
Syntagma philosophicum vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre GASSENDI (ankaŭ Pierre Gassend, Petrus Gassendi; 22-a de januaro 1592 - 24-a de oktobro 1655) estis franca filozofo, pastro, sciencisto, astronomo, kaj matematikisto. Dum li tenis preĝejan pozicion en sudorienta Francio, li ankaŭ pasigis multe da tempo en Parizo, kie li estis gvidanto de grupo de liberpensulaj intelektuloj, eĉ proksima al la Libertinismo. Li ankaŭ estis aktiva observa sciencisto, publikigante la unuajn datenojn pri la transito de Merkuro en 1631. La luna kratero Gassendi estas nomita laŭ li.

Li skribis multajn filozofiajn verkojn, kaj kelkajn el la pozicioj kiujn li prilaboris estis konsideritaj signifaj, trovante manieron inter skeptikismo kaj dogmismo. Richard Popkin indikas ke Gassendi estis unu el la unuaj pensuloj se temas pri formuli la modernan "sciencan perspektivon", de moderigita skeptiko kaj empirio. Li interbatalis kun sia samtempulo René Descartes pri la ebleco de ia scio. Lia plej konata intelekta projekto provis unuigi epikuran atomismon kun kristanismo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne