Pievo aŭ paroĥa ĉefpreĝejo (itale pieve, el la latina lingvo plebs, plebis) en la frua mezepoko aparte en centra kaj norda Italio estis teritoria civila kaj religia distrikto provizita per propra kirko kun baptejo. [1] La pievo estis poste anstataŭigita de la laŭjura paroĥo.
Post la Deklino de la Romia Imperio de Okcidento kaj iompostioma malkomponiĝo de la institucioj kaj strukturoj rege prizorgantaj la teritorion, ofte anstataŭigitaj de ekleziaj hierarkioj, pievoj fariĝis teritorioj ankaŭ vastdimensiaj, administritaj de la religiaj aŭtoritatoj. Plej alta disvolviĝo de tiu sistemo realiĝis en zonoj malpli influataj de centraj civilaj aŭtoritatoj, kaj ofte malfacile alireblaj. Kelkeloke (Raveno, ekzemple), la diocezo mem dividiĝis en “pievoj”, al kiuj referencis ankaŭ civilaj aŭtoritatoj (la delegitoj de la Orienta Romia Imperio, kaze de Raveno).