Pilafo estas orienta manĝo el rizo boligita en akvo, miksita kun ruĝa pipro kaj rostita viando kokina, porka aŭ ŝafa.[1] Ĝi estas kutima en la tuta regiono de nord-okcidenta Azio kaj de orienta Eŭropo, kaj en la multaj lingvoj de tiuj regionoj havas diversajn, similajn nomojn kun la konsonantoj p - l - f/v/ŭ: inter la variaĵoj estas pilaf (inkluzive de la hebrea formo פילאף) kaj pilav/pilaw (inkluzive de la makedona formo пилав), plov (inkluzive de la rusa kaj ukraina formoj плов), palov kaj palav, polo پلو , pilau, polao kaj pulao en vasta gamo da lingvoj, inter ili la turka, azeria, kazaĥa, kirgiza, marata, uzbeka,[2] turkmena, urdua, hinda, paŝtua, armena kaj multaj slavaj lingvoj, plus la greka formo πιλαφί (pilafí).
Pilafo estas ankaŭ franca manĝo el densa rizo kun viando aŭ konkaj moluskoj.