Pinio

Pinus pinea - MHNT
Distribución del pino piñonero. :     Distribución nativa. :✖ Población aislada. :▲ Introducido y naturalizado.
Arealo

Pinio [1]eŭropa migdalpino (Pinus pinea) estas palearktisa specio de pino el la familio de la pinacoj kun plate disetendita branĉaro alte sur la trunko (ombreloforme). La semoj estas multe manĝataj en Sud-Eŭropo (en la okcidenta parto), kie la arbo estas vaste kultivata.

La pingloj longas 10–20 cm, estas malhelverdaj, pikaj kaj duopaj. La strobiloj longas 8–14 cm. La migdalgusta semo estas riĉa je oleo, manĝebla. Tiuj semoj aperis jam en la ĉiutaga manĝaĵo de la romiaj legianoj.

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 875

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne