![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pirangoj (Piranga) estas genro de malgrandaj brilkoloraj kantobirdoj. Dum longa tempo oni apartenigis ĝin al familio Traŭpedoj (tiel nomataj tanagroj), kaj ĝis nun oni iam nomas ĉiun specion de pirangoj tanagro. Nun, tamen, pro multaj genetikaj kaj molekulaj indicoj oni konsideras ĝin parto de Kardinaledoj. Pirangoj efektive similas al tanagroj je morfologio kaj ekologio, sed kolorigo de plumaro de iĉoj sugestas ilian veran parencecon: pirangoj havas ruĝan, oranĝan aŭ flavan koloron sur plejparto de plumaro, krom vosto, dorso kaj flugiloj, kio indikas altan enhavon de lipofuscino. Tio ĉi estas nekutima por traŭpedoj, kiuj nur iam havas lipofuscinan kolorigon sur ventro, sed tre normala por kardinaledoj.
La genra nomo Piranga venas de tupia vorto tijepiranga, kiun indiĝenuloj uzis ĝenerale por nekonata malgranda birdo.[1] Ĝi estas neniel etimologie konekta kun nomo de komunumo Piranga en subŝtato Minas Gerais de Brazilo.
Samkiel ĉiuj kardinaledoj, pirangoj estas endemiaj en Nova Mondo, plejparte en Norda kaj Centra Ameriko. Ili preferas vivi en altaj arbokronoj kaj malfacile videblas, malgraŭ sia brila plumaro. Plejparto de ilia dieto konsistas je insektoj, kiujn ili prenas de arbofolioj aŭ kaptas en flugo. Kelkaj specioj de la genro estas migraj, ili reproduktiĝas en Norda Ameriko kaj vintrumas en tropikoj.