Pirogajlolo | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la Pirogajlolo | |||
![]() | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Pirogajlolo | |||
![]() | |||
Pirogajlolo troviĝas en la pulpo de la Gala pomo. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 87-66-1 | ||
ChemSpider kodo | 13835557 | ||
PubChem-kodo | 1057 | ||
Merck Index | 15,8112 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkoloraj kristaloj | ||
Molmaso | 126,11-1 | ||
Denseco | 1,45g/cm−3 | ||
Fandpunkto | 132 °C | ||
Bolpunkto | 309 °C | ||
Refrakta indico | 1,561 | ||
Ekflama temperaturo | 164,3 °C | ||
Solvebleco | Akvo:588 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1647 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H312, H332, H341, H412 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P302+352, P330, P363, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Pirogajlolo, "trihidrokso-benzolo" aŭ "pirogajlata acido" estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la "benzenotrioloj", kies aliaj reprezentantoj estas la "floroglucinolo" kaj "hidroksokinolo". Ĝi estas senkolora aŭ blanka solidaĵo, senodora kaj tre solvebla en akvo, kvankam ĝenerale la specimenoj iĝas malhelaj pro ĝia sensiveco al la oksigeno.
Ĝi estis unue produktita en 1746 de la germana kemiisto kaj kuracisto Johann Heinrich Pott (1692-1777) per sublimiĝo de pomoj, tamen ĝi estis unue karakterizita kaj produktita de Carl Wilhelm Scheele en 1786 per varmigado de la gajlata acido. La ordinara nomo pirogajlolo devenas el la greka (pyr=fajro) kaj gajlolo el gajlata acido. La sufikso -olo rilatas al la tri hidroksilaj grupoj. Historie pirogajlolo estis uzata kiel reduktaĵo en la fotografio surbaze de arĝento. Nuntempe pirogajlolo produktiĝas ekde la tanino.