Pirolizidinaj alkaloidoj (PA-oj) estas grupo de nature ekzistantaj alkaloidoj bazitaj sur la strukturo de la pirolizidino. Pirolizidinaj alkaloidoj estas produktataj de plantoj kiel defenda mekanismo kontraŭ insektoj herbovorulaj. Pli ol 660 PA-oj kaj PA-N-oksidoj estis identigitaj en ĉirkaŭ 6 000 plantoj, kaj duono el ili montris hepatotoksecon.[1] Ili troviĝas ofte en plantoj de la familioj Boragacoj, Asteracoj, Orkidacoj kaj Fabacoj; malpli ofte en Konvolvulacoj kaj Poacoj, kaj en almenaŭ unu specio en la Lamiacoj.
Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 3% de la florplantoj enhavas pirolizidinajn alkaloidojn.[2]Mielo povas enhavi pirolizidinajn alkaloidojn,[3][4] same kiel grenoj, lakto, visceroj kaj ovoj.[5] Almenaŭ ĝis 2011 ne estis internacia regulado de PA-oj en manĝaĵoj, male al tiu por herboj kaj kuraciloj.[6]
↑ (1981) “Plant sources of hepatotoxic pyrrolizidine alkaloids”, J. Nat. Prod.44 (2), p. 129–15. doi:10.1021/np50014a001.
↑ (Jan 2010) “Pyrrolizidine alkaloids (PAs) in honey and pollen-legal regulation of PA levels in food and animal feed required”, Mol Nutr Food Res54 (1), p. 158–68. doi:10.1002/mnfr.200900529.
↑ (2002) “Honey from Plants Containing Pyrrolizidine Alkaloids: A Potential Threat to Health”, J. Agric. Food Chem.50 (10), p. 2719–2730. doi:10.1021/jf0114482.