Plastado estas la procezo kovri per mortero muron aŭ parieton. En plastado uzeblas mortero el cemento, kalko, tero, aŭ miksaĵo de tiuj antaŭe menciitaj.
En NPIV plasto estas Ĉiu modlebla aŭ ŝpinebla artefarita organika polimera substanco, ekz. bakelito, celuloido, nilono, polistireno ks
Laŭ Francisko Azorín plasti estas Kovri, ŝmiri malglatan supraĵon per mortero aŭ alia glueca, pasta substanco.[1] Li indikas etimologion el la greka plaste (formigaĵo) kaj de tie la latina emplastrum. Kaj li aldonas la terminon dikplasti, por plasti per dika ŝmiraĵo, laŭ dika tavolo.[2]