Platirinoj, Amerikaj simioj aŭ Novmondaj simioj estas la kvin familioj de primatoj kiuj troviĝas nature en Centra kaj Suda Ameriko kaj partoj de Meksiko: nome Kalitriksedoj, Cebedoj, noktosimioj, Piteciedoj, kaj Ateledoj. La kvin familioj estas rangigitaj kune kiel mikroordo Platyrrhini kaj superfamilio Ceboidea, kiuj estas esence sinonimaj ĉar Ceboidea estas la ununura vivanta platirina superfamilio.[1] Ili diferencas el aliaj grupoj de simioj kaj primatoj, kiaj la Katarinoj (Malnovmondaj antropoidoj) kaj la grandsimioj.