En geometrio, platona solido aŭ platona korpo estas konveksa regula pluredro. Estas precize kvin ĉi tiaj objektoj. Ili estas la tri-dimensiaj analogoj de du-dimensiaj konveksaj regulaj plurlateroj kaj kvar-dimensiaj konveksaj regulaj plurĉeloj.
La platonaj solidoj ludas difinan rolon en la filozofio de Platono, laŭ kiu ili estis nomitaj. Platono, en la dialogo Timeo (ĉ. 358 a.K.), asociis kun regula solido ĉiun el la kvin elementoj : tero (kubo) , aero (okedro), akvo (dudekedro), fajro (kvaredro) kaj etero (dekduedro).