Plurtaskado en komputiko (angle Computer multitasking) estas metodo por kvazaŭ ŝajnigi ke unu komputila procesoro traktas plurajn taskojn (programojn aŭ partojn de ĝi) samtempe. La operaciumo tre rapide ŝaltas inter la diversaj aktivaj programoj. Tiuj ĉi ŝaltoj, angle nomita context switches povas libervole esti iniciatitaj de ekstera evento kiel aparatara interrompo (peto por ricevi procesortempon).