Poacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Kretaceo - ĉi-epoke | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
poo Poa L. | ||||||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La poacoj[2] aŭ veraj herboj (latine Poaceae, pli frue konataj kiel graminacoj, latine Graminae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo poaloj (Poales). Ĝi enhavas pli ol 700 genrojn kaj ĉirkaŭ 11500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas poo[2].
Tiu granda planta familio ampleksas ĉirkaŭ 20% de la tera vegetaĵo. Ĝi estas la plej grava por la homa ekonomio, vivo, entenas gazonajn kaj furaĝajn herbojn. La ĉefaj grenoj kreskas ĉie en la mondo. La bambuo en Azio estas ofte uzata por konstruado.
La agrikulturaj poacoj kulturataj por produktado de nutraĵoj nomiĝas cerealoj. Cerealoj provizas la ĉefan kaloriofonton por la homaro, ekzemple rizo en Barato kaj la Orienta Azio, maizo en Meksiko, kaj tritiko, sekalo kaj hordeo en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.