Poemo de Utnoa | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Abel Montagut | |
Eldonjaro | 1993 | |
Aliaj eldonoj | 2018 (reviziita eld.) | |
Eldoninto | CreateSpace | |
Paĝoj | 258 | |
ISBN | 9781718814424 | |
Poemo de Utnoa estas libro, nome eposo de la kataluna verkisto Abel Montagut, publikigita en Vieno en la jaro 1993 kaj originale verkita en Esperanto. Temas pri sep kantoj kiuj enhavas totale 7095 versojn nome aleksandroj, sed ne de 14, sed de 15 silaboj.[1] La kantoj inspiriĝas en famaj eposoj de la tutmondaj kulturo kaj literaturo, kiaj Gilgameŝo, Eneado, Biblio, Ramajano, Iliado, kaj el modernaj aŭtoroj kiaj Papini, Asimov, kaj aliaj, kaj precipe rilate al epizodo de la tutmonda diluvo. La libro estas enkadrigita de enkonduko de William Auld kaj postparolo de Probal Daŝgupto.