La pola landvojo n-ro 1 (DK1) estas landvojo je longeco super 600 km, kiu kunigas la nordan parton de Pollando (Gdansko) kun la suda parto (Cieszyn). Ĝi estas unu el ĉefaj trakoj sudo-nordo en Pollando. Ĝi estas la pola parto de la internacia trako Helsinko - Gdansko - Łódź - Katowice - Budapeŝto - Ateno. La landvojo lokiĝas sur terenoj de Pomeria Provinco, Kujavia-Pomeria Provinco, Lodza Provinco kaj Silezia Provinco.