Poliomjelito | |
---|---|
infekta malsano • malsano • simptomo aŭ signo • sciigenda malsano • sciigenda malsano • sciigenda malsano • sciigenda malsano | |
Poliomjelito aŭ infana paralizo estas virusa paraliza malsano. La viruso eniras la korpon buŝe, infektante la inteston. Ĝi povas pluiri al la sangotuboj kaj en la centran nervan sistemon, kaŭzante paralizon kaj muskolan malfortiĝon.
Poliomjelito, foje malllongigita al polio,[1] estas infekta malsano kaŭzita per nomita "polioviruso".[2] Ĉirkaŭ 75% de kazoj estas sensimptomaj;[3] mildaj simptomoj kiuj povas montriĝi estas gorĝodoloro kaj febro; en ioma proporcio de kazoj pli severaj simptomoj disvolvigas kapdoloron, kolrigidecon, kaj parestezion (formiksento, membrodormo ktp.).[2][4] Tiuj simptomoj kutime epasas post unu aŭ du semajnoj. Malpli ofta simptomo estas permanenta molaĉa paralizo (ĉe muskoloj, kaj finfine ĉe tendenoj), kaj ebla morto en ekstremaj kazoj.[2] Jarojn post resaniĝo, povas okazi post-polia sindromo, kun malrapida disvolvigo de muskola malforteco simila al tiu kiu la paciento suferis dum la dekomenca infekton.[5]
Poliomjelito okazas nature nur ĉe homoj.[2] Ĝi estas tre infekta, kaj disvastiĝas el homo al homo ĉu pere de fek–buŝa transigo[2][6] (ekz. manko de higieno, aŭ pere de ingesto de manĝaĵo aŭ akvo poluita de homa fekaĵo), aŭ tra buŝ–buŝa vojo. Tiuj kiuj estis infektitaj povas disvastigi la malsanon dum ĝis ses semajnoj eĉ se ne estas simptomoj. La malsano povas esti diagnozigita trovinte la viruson en la fekaĵoj aŭ detektante antikorpojn kontraŭ ĝi en la sango.[2]
Poliomjelito ekzistis dum jarmiloj, kaj estas priskriboj de la malsano en antikva arto.[2] La malsano estis por la unua fojo agnoskita keil aparta misordo fare de la angla kuracisto Michael Underwood en 1789,[2][7] kaj la kaŭzintan viruson por la unua fojo oni identigis en 1909 fare de la aŭstra imunologo Karl Landsteiner.[8][9] Gravaj eksplodoj ekokazis fine de la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono,[2] kaj en la 20-a jarcento, ĝi iĝis unu el la plej zorgopostulaj infanmalsanoj.[10] Post la enkonduko de poliovakcinoj en la 1950-aj jaroj, la proporcio de la masano rapide malpliiĝis.[2] En Oktobro 2023, nur Pakistano kaj Afganio restis endemia de natura polioviruso (NPV).[11]
Post infekto, ne estas specifa traktado.[4] La malsano povas esti preeventita pere de la poliovakcino, je multaj dozoj postulitaj por vivodaŭra protektado.[4] Estas du ĉefaj tipoj de poliovakcino; injektita poliovakcino (IPV) uzanta malfunkciigitan polioviruson kaj trabuŝa poliovakcino (OPV) enhavanta mildigitan (malfortigitan) naturan viruson.[2] Pere de la uzado de ambaŭ tipoj de vakcino, la proporcio de natura poliomjelito malpluuĝis el ĉirkaŭkalkulitaj 350 000 kazoj en 1988[4] ĝis nur 30 konfirmitaj kazoj en 2022, limigitaj al nur tri landoj.[12] En raraj kazoj, la tradicia OPV kapablis revevi al virusa formo. Tial oni disvolvis plibonigitan buŝvakcinon kun pli granda genetika stabileco (nOPV2) kiu ricevis kompletan rajtigon en Decembro 2023.[13][14]
Unuan sukcesan vakcinon faris Jonas Salk kaj evoluigis Albert Sabin.