Dum ekologio estas scienco, aparta fako de naturaj sciencoj esploranta la rilatojn de la vivantaj estuloj kaj specioj kun ties ĉirkaŭaĵo, kaj ilian tutecan funkciadon, politika ekologio venas de la maltrankviloj, defioj, "instruoj", kiujn la medio estigas pro la efikoj de la homa (precipe la moderna) agado:
La informoj ricevitaj el tiuj studoj kaj esploroj estas utiligitaj de tiuj ekologiistoj (nomitaj per la sama vorto kiel la sciencistoj, ja foje ili estas ambaŭ, foje ne; alia ofta nomo por tiaj aktivuloj estas "verduloj") cele al pripensi kaj decidi (aŭ admoni la decidulojn) enkalkulante la ekologiajn implicaĵojn de tiuj decidoj.
Nun, do en multaj landoj ekzistas POLITIKAJ PARTIOJ fundamentitaj sur politika ekologio. Vidu: Verdaj Partioj
Jam rezumite de Ĉefo Seattle la ekologia konscienco: "Daŭrigu polui vian liton, kaj iun nokton vi sufokiĝos en via propra rubaĵo."
Kontraŭekologiismo estas politika tendenco, kiu, kvankam ne celante damaĝon al la medio[1], kontraŭas politikojn rekomendantajn mediajn protektadon. Ĝi baziĝas precipe sur deziro konvinki la publikon, ke tiuj politikoj havas negativan efikon sur la socio aŭ almenaŭ malpliigi ilian zorgon pri mediaj aferoj, kaj persvadi politikistojn ne pligrandigi mediajn regularojn[2]. La esenca zorgo de la propagandantoj de tiu ĉi movado estas la timo de ekonomia nekresko.