Polva porfirio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polva porfirio
en Luzono
en Luzono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porfirio Porphyrio
Brisson, 1760
Specio: Polva porfirio

Porphyrio pulverulentus

Porphyrio pulverulentus
Temminck, 1826
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Polva porfirio (laŭ la latinlingva scienca nomo Porphyrio pulverulentus, kaj ankaŭ Filipina porfirio), estas granda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi troviĝas en Filipinoj kaj en Talaud-insuloj, Indonezio.[1][2] En Filipinoj, ĝi troviĝas en Luzono, Mindanao, kaj en aliaj grandaj insuloj.[1] Ties habitato estas densaj kareksejoj en marĉoj kaj malsekejoj, kaj vegetaĵarejoj ĉe lagoj, lagetoj kaj riveroj.[1][2]

Ĝi iam estis konsiderata subspecio de la Purpura porfirio, al kiu ĝi similas, sed havas olivecbrunajn mantelojn kaj skapularojn, kaj la tuta plumaro estas cindrogriza, kio nomigas la specion. Kiel ĉe aliaj porfirioj, la subvosto estas kontraste blanka kaj la kruroj, beko kaj frunta ŝildo estas ruĝaj, sed kun nigrecaj nuancoj.

Tiu specio estas monotipa.

Ili vivas laŭ komunumaj grupoj kaj pluraj inoj ovodemetas en unusola komunuma nesto, dum ĉiuj membroj helpas en idozorgado.[3]

  1. 1,0 1,1 1,2 Fisher, Tim. A photographic guide to birds of the Philippines. London: New Holland, p. 40. ISBN 978-1-84537-630-7.
  2. 2,0 2,1 (2021) COLLINS BIRDS OF THE WORLD. William Collins, HarperCollins. ISBN 9780008174002.
  3. (2020) “Philippine Swamphen (Porphyrio pulverulentus), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.purswa5.01. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne