Ponto Craigavon | ||
---|---|---|
Duetaĝa ŝoseponto | ||
vojponto, multi-level bridge [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Regiono | Nord-Irlando | |
Koordinatoj | 54° 59′ 26″ N, 7° 19′ 4″ U (mapo)54.9906-7.31778Koordinatoj: 54° 59′ 26″ N, 7° 19′ 4″ U (mapo) | |
Materialo | Ŝtalbetono [+] | |
Estiĝo | 20-a jarcento | |
Ponto Craigavon | ||
Vikimedia Komunejo: Craigavon Bridge [+] | ||
La Ponto Craigavon estas unu el tri pontoj en Derry, Norda Irlando. Ĝi trairas super la rivero Foyle iom pli sude ol la Ponto Foyle kaj la Pacponto. Ĝi estas unu el nur malmultaj duetaĝaj ŝosepontoj en Eŭropo. Ĝi estis nomita laŭ Lord Craigavon, nome unua ĉefministro de Norda Irlando.
La nuntempa ponto estis desegnita de urba arkitekto, nome Matthew A Robinson. Konstruado startis fine de la 1920-aj jaroj kaj finiĝis en 1933. La malsupra etaĝo de la ponto origine eltenis fervojon por ŝarĝovagonoj, sed tiu estis anstataŭita per ŝoseo en 1968. Je ĉiu pinto, kontura murpentraĵo de fervoja stacio markas la iaman fervojon. La 3an de Julio 1968, kiel parto de serio de protestoj kontraŭ stato de loĝado en Derry, la tiucela komitato Derry Housing Action Committee (DHAC) organizis sid-proteston sur la ĵus malfermita dua etaĝo de la Ponto Craigavon.[1]
Paro de bronzaj statuoj formanta skulptaĵon titolitan Manoj super la divido estas ĉe la okcidenta pinto de la Ponto Craigavon ĉe Carlisle Square kaj estis produktita de la skulptisto de Derry nome Maurice Harron.[2]