Poparto estas arta skolo, kiu aperis komence de la 1950-aj jaroj en Anglio. Iom poste ĝi prosperis ankaŭ en Usono. Tre ofte estas uzata pro tio la anglalingva nomo "pop art". Tiu nomo rilatas al la uzado de bildoj kaj aĵoj produktitaj de la pop-ola kulturo kaj al la amaskomunikiloj, nome reklamado, kinarto, bildostrioj kaj konsumproduktoj.[1]