Popeye | |
---|---|
la vilaĝo de Popeye farita por la filmo en Malto | |
filmo | |
Originala titolo | Popeye |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 12 dec. 1980, 17 dec. 1981 |
Ĝenro | romantika komedio, muzika filmo, pirata filmo, aktorludita kinematografio |
Kameraado | Giuseppe Rotunno |
Reĝisoro(j) | Robert Altman |
Produktisto(j) | Robert Evans |
Scenaro | Jules Feiffer • E. C. Segar |
Filmita en | Malto • Anchor Bay |
Muziko de | Harry Nilsson |
Rolantoj | Robin Williams • Shelley Duvall • Ray Walston • Paul L. Smith • Paul Dooley • Richard Libertini • Donald Moffat • Roberta Maxwell • Donovan Scott • Klaus Voormann • Linda Hunt • Dennis Franz • Van Dyke Parks • Bill Irwin • Roberto Dell'Acqua • Allan F. Nicholls |
Produktinta firmao | Paramount Pictures Walt Disney Pictures King Features Syndicate Hearst Corporation |
IMDb | |
Popeye [POPaj] estas usona muzika komedia filmo el 1980 reĝisorita de Robert Altman kaj produktita de Paramount Pictures kaj Walt Disney Productions. Ĝi baziĝas sur bildstria rolulo de la sama nomo. La scenaro estis skribita fare de Jules Feiffer, kaj en ĝi aktore prezentiĝis Robin Williams[1] kiel Popeye la Maristo kaj Shelley Duvall kiel la amikino de la maristo, nomata Olive Oyl. La rakonto sekvas la aventurojn de Popeye kiam li alvenas en la fikcia urbo Sweethaven.
La filmo premieris la 6-an de decembro 1980 en Los-Anĝeleso kaj ekprezentiĝis en la resto de Usono la sekvan semajnon Ĝi atingis enspezojn de 6,3 milionoj da usonaj dolaroj en sia komenca semajnfino, kaj 49,8 milionojn de usonaj dolaroj tutmonde, kontraŭ buĝeto de 20 milionoj de usonaj dolaroj.
Notindas ankaŭ la vilaĝo de Popeye farita por la filmo en Malto, kiu daŭre estas turista altiraĵo.