Populara Unueco | |
---|---|
Unidade Popular | |
partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Leonardo Péricles |
Fondiĝo | 16-a de junio 2016 |
Lingvo(j) | Portugala |
Ĉefa sidejo | ![]() |
Koloro(j) | Nigro Blanka |
Ideologio | Marksismo Socialismo Kontraŭkapitalismo |
Pozicio | Maldekstra |
Nacia Kongreso de Brazilo |
0 / 513 |
Senato |
0 / 81 |
Regantoj |
0 / 27 |
Urbestroj |
0 / 5 568 |
Konsilistoj |
0 / 56 810 |
Membroj | 1.116 |
Retejo | http://unidadepopular.org.br/ |
Populara Unueco (UP), aŭ Populara Unueco por Socialismo, estas brazila politika partio fondita la 16-a de junio 2016[1], kiu akiris sian registradon la 10-a de decembro 2019.
La partio estas ligita al movadoj kiuj agas por defendo de populara loĝado kaj defendas la ŝtatigon de la banka sistemo, la socian kontrolon de ĉiuj monopoloj kaj kapitalismaj konsorcioj kaj la Produktadrimedoj en la strategiaj sektoroj de la ekonomio kaj Agrara Reformo.[2]
La Statuto de la partio estis publikigita la 3-a de septembro 2014 subskribita de ĝia prezidanto Leonardo Péricles. Ĝi havas kiel simbolon tri levitajn pugnojn, kiuj simbolas unuecon de agado kaj demokratian centralismon, sur nigra aŭ blanka fono, sur kiu estas skribitaj la nomo kaj akronimo de la organizo (UP).
La nomo de la organizo estas inspirita de la maldekstrema partia koalicio formita por la ĉilia prezidant-elekto en 1970, sub la gvidado de Salvador Allende.[3]
Ekde 2014, la Populara Unueco akiris iom post iom enmeton en studentajn kaj sindikatajn rondojn, akirante nacian esprimon kontraŭ la registaro de Michel Temer[4] kaj la kandidato en la Prezidantaj elektoj de 2018 en Brazilo, Jair Bolsonaro.[5]
Ĝia unua Kongreso okazis en Bel-Horizonto, la 23-a kaj 24-a de marto 2019, kaj havis la temon: "Partio de malriĉuloj, kun malriĉuloj kaj por malriĉuloj". La 10-a de decembro 2019, la Konsilio aprobis la registradon de la partio kaj donis la numeron 80 por voĉdoni ĉe la urnoj. En junio 2020, la partio havis 1.116 membrojn[6]