Portal | |
---|---|
Disvolvo | Valve Corporation |
Eldoninto | Valve Corporation |
Distribuo | Electronic Arts |
Muziko | Kelly Bailey |
Dato de lanĉo | 10-a de oktobro 2007 |
Serio | Portal |
Sekvita de | Portal 2 |
Platformo | Windows, Mac, Xbox 360, PlayStation 3, Linukso |
Ĝenro | Ago/enigmo |
Ludomaniero | Unuope |
Regilo | komputila klavaro |
PEGI-klasifiko | PEGI 12 |
ESRB-klasifiko | Teen (Adoleskuloj) |
Portal estas aga kaj enigma videoludo kreita de Valve Corporation. Ĝi aperis unuafoje la 10-an de oktobro 2007 en la pakaĵo The Orange Box por Windows[1] kaj Xbox 360[2], kaj por PlayStation 3 la 11-an de decembro 2007[3]. La vindoza versio de la ludo estas disponebla ankaŭ per la elŝutejo Steam[4], kaj estas vendata en skatoloj ekde la 9-a de aprilo 2008[5]. La Mac-versio aperis la 12-an de majo 2010, samtempe kiel la Mac-versio de Steam[6]. Linuksa versio estas disponebla ekde la 3-a de majo 2013.
La ludo konsistas el sinsekvo da terenoj, kiujn la ludanto devas trairi teleportante sin aŭ objektojn per portebla aparato, kiu kreas spacan portalon inter du ebenaj surfacoj. La ludanton defias artefarita intelekto, kiu regule promesas al li, ke li ricevos kukon fine de la testoj.
Portal estas ofte prezentata kiel unu el la plej originalaj ludoj de 2007, kvankam oni povas sufiĉe rapide fini ĝin. Ĝi ricevis favorajn recenzojn danke al sia unika ludsistemo kaj la ĉiea nigra humuro en la intrigo[7]. La populareco de la ludo instigis Valve eldoni diversajn derivitajn produktojn.