Portempa Pola Revolucia Komitato

Portempa Pola Revolucia Komitato
provizora registaro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 23-a de julio 1920 vd
Sidejo Bjalistoko
vdr
Polrevkom komence de aŭgusto 1920. Centre sidas Feliks Dzerĵinskij, Julian Marchlewski kaj Feliks Kon
La anoj de Polrevkom en Bjalistoko
La manifesto de Polrevkom
La parokejo en Wyszków, la sidejo de Polrevkom
La portempaj limoj de la Pola Socialisma Soveta Respubliko (rozkolore), aŭgusto 1920

Portempa Pola Revolucia Komitato (pole Tymczasowy Komitet Rewolucyjny Polski (TKRP), Polrewkom, ruse Польревком, Polrevkom) estis revolucia komitato kreita sub patroneco de RSFSR por establi Polan Sovetan Socialisman Respublikon.

La komitaton kreis polaj komunistoj dum pola-bolŝevika milito la 23-an de julio 1920 en Smolensk laŭ la iniciato de KPSU en Moskvo. Transprenon de potenco en Pollando oni anoncis la 30-an de julio en Bjalistoko, la unua granda urbo okcidente de Curzon-linio ekokupita la 28-an de julio 1920 de Ruĝa Armeo. Polrevkom mem okupis la Palacon de Branicki. La saman tagon estis anoncita Manifesto al pola labora popolo de urboj kaj vilaĝoj (verkita de Feliks Dzerĵinskij). Siajn laborojn la komitato komencis eldonante la programon, interkonsentitan kun Lenin, kaj du vokojn - al la soldatoj de Ruĝa Armeo kaj al Pola Armeo, al kies soldatoj oni proponis ribeli. Dzerĵinskij ekluktis kontraŭ popol-kontraŭuloj pere de ĈEKA-anoj. En sekvaj tagoj la komitato anoncis terkulturan programon, deklaron pri konscienc-libereco kaj establis revoluciajn tribunalojn.

La teritorio kontrolata de Portempa Pola Revolucia Komitato estis limigita al Podlaĥio kaj parto de Mazovio portempe okupata de Ruĝa Armeo. Oni ekformis Polan Ruĝan Armeon (al la 2-a Bjalistoka Regimento venis nur 70 volontuloj kaj entute en la Pola Ruĝa Armeo estis 176 soldatoj). Ekster la urbo oni organizis Revoluciajn Komitatojn. Kiam Ruĝa Armeo atakis antaŭurbon de Varsovio, la estraro de Polrevkom venis al Wyszków por kune kun bolŝevikaj trupoj eniri la ĉefurbon.

Pro sukcesa kontraŭatako de pola armeo, la 22-an de aŭgusto la komitato estis devigita haste forlasi Bjalistokon kun retroiranta Ruĝa Armeo kaj iris al Minsko. Baldaŭ ĝi estis malestablita kaj ĝiaj membroj estis aligitaj al frontaj trupoj aŭ militkaptitejoj por - efektive sensukcesa - varbado de volontuloj al la Pola Ruĝa Armeo.

Stefan Żeromski dediĉis al Polrewkom unu el siaj verkoj - "Ĉe prepostejo en Wyszków".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne