Portlando | |||||
angle Portland | |||||
urbo | |||||
Ne estas priskribata en wikidatumoj
| |||||
|
|||||
urbo en Oregono • kantona sidejo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Federacia ŝtato | Oregono | ||||
Koordinatoj | 45° 31′ 12″ N 122° 40′ 55″ U / 45.52000 °N, 122.68194 °U (mapo) | ||||
Loĝantaro | 652 503 (2020) | ||||
Horzono | UTC-08:00 | ||||
- somera tempo | UTC-07:00 | ||||
Poŝtkodo | 97086–97299 | ||||
Geografia lokigo sur la mapo : Centra Portlando (Oregono) Geografia lokigo sur la mapo : Portlando (Oregono) | |||||
Geografia lokigo sur la mapo : Usono Geografia lokigo sur la mapo : Okcidenta Usono | |||||
![]() | |||||
Retpaĝo: www | |||||
![]() | |||||
Portlando (angle Portland) estas la plej granda urbo en la usona ŝtato Oregono kaj ĉefurbo de la Kantono Multnomah. Portland ekzistas sur ambaŭ flankoj de la rivero Willamette, sude de la loko kie ĝi konektas kun la rivero Columbia. Portland estas la 2a plej granda urbo en la Pacifiko-Nordokcidenta regiono de Usono; nur Seatlo estas pli granda en la regiono.
Je julio 2005, la loĝantaron oni taksis je 556 370, 3 % pli ol la kvanto 529 121 je la kalkulado de aprilo 2000. La loĝantaro de ĝia aglomeraĵo estas proksimume 2 milionoj (la 24-a plej granda en Usono).
La kromnomo de Portland estas "La Urbo de Rozoj" (angle: The City of Roses) aŭ "La Roz-urbo" ("The Rose City"). La klimato estas ideala por kreski rozojn, kaj la urbo havas multajn roz-ĝardenojn, inkluzivante ĝian plej faman, la Internacian Roz-Testan Ĝardenon (International Rose Test Garden) en la Parko Washington.