Porto Covo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
freguesia ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7520 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 038 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 51′ N, 8° 48′ U (mapo)37.851666666667-8.7919444444444Koordinatoj: 37° 51′ N, 8° 48′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 48,7 km² (4 870 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Porto Covo estas eta vilaĝo en Portugalio kaj unu de la du freguesias de la municipo de Sines, kun 48,73 km² de teritorio kaj nur 1 116 loĝantoj en 2001 (denseco: 22,9 hab/km²). Ĝi situas ĉe la marbordo sude de Lisbono kaj Setubalo. Ĝi estas tre vizitata de multaj turistoj somere, kvankam temas pri tre eta vilaĝo.
La Ilha do Pessegueiro (Insulo de la Persikarbo), kun sia fortikaĵo, formas geografie parton de la teritorio de la freguesia de Porto Covo.
La freguesia de Porto Covo estis fondata la 31an de decembro de 1984, pro sendependiĝo de la freguesia de Sines, kiu ĝis tiam estis la ununura de la municipo samnoma (kiu ĉesis esti tiele el la sep portugalaj municipoj kiuj havis nur unu freguesia en sia teritorio).
Estas kanto de Rui Veloso, kiu ricevis la nomon de tiu freguesia kaj iĝis tre konata inter portugaloj.