Portreto estas desegnaĵo, pentraĵo, foto, aŭ literatura priskribo prezentanta personon. Se la persono identas kun la aŭtoro oni parolas pri memportreto.
Laŭ Francisko Azorín portreto estas Bildo prezentanta iun personon.[1] Li indikas etimologion el la latina pro tractus (antaŭen tirata). Kaj li aldonas la terminon portreti por fari portreton, krom terminojn por portretotipoj, nome perkrajona, fotografa, kaj olepentrita.[2]