La moderna dieta reĝimo konata kiel pradieto, paleolitika dieto aŭ eĉ dieto de kavernuloj, dieto de la ŝtonepoko aŭ dieto de ĉasistoj-kolektistoj, estas nutricia plano bazita sur la antikva dieto el sovaĝaj plantoj kaj sovaĝaj bestoj kiuj estis konsumitaj de la homoj en la Paleolitiko[1] (periodo kiu daŭris inter 2,5 milionoj da jaroj kaj kiu finiĝis per la evoluo de la terkultivado antaŭ 10.000 jaroj)[2].
La dieto centriĝas en la uzo de nutraĵoj disponeblaj en tiu epoko kaj konsistas precipe el viando, fiŝaĵoj, fruktoj, legomoj, sekigitaj fruktoj kaj radikoj, ĝi ne inkluzivas grenojn, guŝojn, laktaĵojn, salon, rafinitajn sukerojn kaj procezigitajn oleojn.
Ĉi tiu dieto estis popularigita de la gastroenterologo Walter L. Voegtlin en la 1970-aj jaroj kaj estis adaptita de multenombraj aŭtoroj kaj esploristoj. Ĝi baziĝas sur la premiso ke ĉiuj homoj nuntempaj estas genetike adaptitaj al la dieto de siaj prauloj de la Paleolitiko, pro kio la dieto estas ideala. La defendantoj de ĉi dieto argumentas ke en la nuntempo, la homgrupo kiu uzas tradiciajn dietojn, kiuj grandmezure similas al la paleolitika, plejparte estas liberaj je multaj malsanoj kiuj ja damaĝas aliajn homgrupojn, kiel ekzemple la diabeto, trodikiĝo, karioj, ktp.
La fokuso de la dieto estas kontraŭdira kaj polemika temo inter nutriciistoj kaj antropologoj.