Prahistoria arto

Venuso de Willendorf.

La prahistoria arto estas arta fenomeno kun granda amplekso tempa kaj geografia, kiu aludas la diversajn manifestiĝojn de la homa inĝenio en la periodo antaŭ la invento de la skribado.

Kvankam malfacilas ĝeneraligi pri tiom ampleksa (en la tempo kaj en la spaco) pro la artagado de tiom diversaj kaj distancaj civilizacioj, oni povas diri ke en bildagoj de la prapopoloj, la realismo estas io escepta, dum simbolismo, abstraktado, stilizado kaj skizismo, aperas kiel tutmonda tendenco.

Alia ebla ĝeneraligo estas ke preskaŭ la tuta surmura arto de la holoceno disvolviĝas en la ekstero, kaj ĉiukaze en rokaj ŝirmejoj, klifoj kaj kavetoj ne tre profundaj.

Trie ankaŭ la megalitismo kaj konstruado de tomboj, rilate la adoradon al mortintoj, aŭ la neceso disvolvi defendan arkitekturon, ofte per ciklopaj konstruaĵoj (kies motivigo superas la militajn necesojn), estas ĝeneralaj en la tutmonda prahistoria arto.

Laste, spite al la rimarkinda religia signifo de la prahistoria arto, tiu ne nur asociiĝas al la funebra aŭ mitologia kampo, sed la temoj ampleksas ankaŭ ĉiujn aspektojn de la socia vivo de homoj (ĉaso, milito, taskoj, ceremonioj, hierarkioj, sekso, familio, eĉ distro...) kaj, ĉefe, dum la socioj evoluis, la glorigon de povo kaj de povuloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne