Praksitelo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 390 a. K. en Ateno, Grekio |
Morto | 320 a. K. en Ateno, Grekio |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Antikva Ateno |
Familio | |
Patro | Cephisodotus the Elder (en) |
Infanoj | Cephisodotus the Younger (en) , Timarchus (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Afrodito de Knido Apollo Sauroctonos The Cleveland Apollo: Apollo Sauroktonos (Lizard-Slayer) or Apollo the Python-Slayer Dionysos statue at Elis |
Praksitelo el la greka: Πραξιτέλης της Αθήνας, etimologie: kiu finigas siajn verkojn) el Ateno, nome filo de Kefisodoto la Plejaĝa, estis la plej fama el la atikaj skulptistoj de la 4a jarcento a.K. Li estis la unua konato kiu skulptis la nudajn virinajn formojn en normalgranda statuo. Kvankam ne sendube atribuebla skulptaĵo de Praksitelo estas restanta, nombraj kopioj de liaj verkoj survivis; kelkaj aŭtoroj, kiaj Plinio la Maljuna, verkis pri liaj verkoj; kaj moneroj stampitaj montrantaj siluetojn de liaj variaj famaj statutipoj el la periodo ankoraŭ ekzistas.
La Afrodito de Knido estis skulptaĵo de la diino Afrodito kreita de Praksitelo kiel unu el la unuaj grandaj reprezentoj de la nuda ina formo en greka historio, montrante alternativan ideon al vira heroa nudeco. La Afrodito de Praksitelo estas montrita nuda, atingante bantukon kovrante ŝian pubon, kiu, siavice lasas siajn mamojn eksponitaj.
Supozita rilataro inter Praksitelo kaj lia bela modelo, nome korteganino Frine el Tespio, inspiris spekulativon kaj interpretadon en verkoj de arto game el pentrarto (Gérôme) al komedia opero (Saint-Saëns) kaj al ombroludo (Donnay).
Kelkaj verkistoj defendis la opinion ke fakte estis du skulptistoj kun nomo Praksitelo. Unu estus estinta samtempulo de Fidio, kaj la alia estus estinta lia plej fama nepo. Kvankam la ripeto de sama nomo en ĉiu nova generacio estis komuna en Grekio, ne estas certa pruvo por ĉu la unua ĉu la dua teorio.