Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Pramana (en Sanskrito: प्रमाण, Pramāṇa) laŭvorte signifas "pruvo" kaj "rimedojn de sciaro".[1][2] En Hindiaj filozofioj, pramana estas la rimedoj kiuj povas konduki al sciaro, kaj servas kiel unu el la kernaj konceptoj en hindia epistemologio. Ĝi estis unu el la ŝlosilaj, multe debatitaj studkampoj en Hinduismo, Budhismo kaj Ĝainismo ekde antikvaj tempoj. Ĝi estas teorio de sciaro, kaj enhavas unu aŭ pliajn pli fidindajn kaj validajn rimedojn per kiuj homaj estaĵoj povas akiri akuratan, veran sciaron.[2] La fokuso de pramana estas kiel oni povas akiri ĝustan sciaron, kiel oni konas, kiel oni ne konas, kaj je kiu grado oni povas akiri gravan sciaron pri iu aŭ io.[3][4]
Kvankam la nombro de "pramana" varias amplekse el sistemo al sistemo, multaj antikvaj kaj mezepokaj hindiaj tekstoj identigas ses (kvankam kelkaj Vedvjasa indikas dek, kaj Krtakoti indikas ok, ses estas plej ĝenerale akceptitaj, dum kelkaj sistemoj akceptas nur tri "pramana".[5] pramana kiel ĝustaj rimedoj de akurata sciaro kaj de vero: Tri centraj "pramana" estas preskaŭ universale akceptataj, kiuj estas percepto (en sanskrito pratyakṣa), inferenco (anumāna), kaj "vorto", kun la signifo de atesto aŭ pasintaj aŭ nuntempaj fidindaj spertuloj (ŝabda); kaj aliaj pli konfliktaj, kiuj estas komparo kaj analogio (upamāna), postulo, derivado el cirkonstancoj (arthāpatti), kaj ne-percepto, negativa/kogna pruvaro (anupalabdhi).[4][6][7] Ĉiu el tiuj estas kategoriigita en terminoj de kondiĉeco, kompleteco, fidemo kaj eblo erari, fare de ĉiu skolo de hindiaj filozofioj.
La variaj skoloj de hindiaj filozofioj varias pri kiom multaj el tiuj ses estas epistemie fidindaj kaj validaj rimedoj por sciaro.[8] Por ekzemplo, la Ĉarvaka skolo de la tradicio de Ŝramanoj tenas, ke nur unu (percepto) estas fidinda fonto de sciaro,[9] Budhismo tenas du (percepto, inferenco) kiuj estas validaj rimedoj,[10][11] Ĝainismo tenas tri (percepto, inferenco kaj atesto),[11] dum la skoloj Mimamsa kaj Advaita Vedanta de Hinduismo tenas sed kiuj estas utilaj kaj povas esti fidindaj rimedoj por sciaro.[12] La variaj skoloj de hindia filozofio debatis ĉu unu el la ses formoj de pramana povas esti derivita el alia, kaj pri la relativa unikeco de ĉiu el ili. Por ekzemplo, Budhismo konsideras Budhon kaj aliajn "validajn personojn", "validajn skribaĵojn" kaj "validajn mensojn" kiel nedisputeblaj, sed tia atesto estas formo de percepto kaj inferenco pramana.[13]
La scienco kaj studo de pramana estas nomita Njaja.[3]