Prarenesanco aŭ antaŭrenesanco estas la nomo por tendenco en arĥitekturo, pentrarto kaj plastiko en la 11-a kaj 12-a jarcentoj, do sufiĉe antaŭ la florado de la Renesanco mem. La stilo estis disvastiĝinta ĉefe en Toskanujo kaj, malpli konturite, en Provenco kaj meza Italujo. La terminon stampis arthistoriisto Jacob Burckhardt (1818–1897) el Bazelo.
Karakteriza por la prarenesanco estas por la epoko de romaniko rekonsciiĝo pri antikvaj modeloj nekutima en ĉi tiu intenseco, kio sin esprimis interalie en la spaca konceptado aŭ en la marmortegaĵo de konstruaĵoj, kiuj konsekvence imitas romiajn modelojn.
Tiuj ĉi tideoj nur 400 jarojn pli malfrue fariĝis ĉefa fasona temo de renesanco. Estis interalie la domoj de la prarenesanco en Florenco, kiuj inspiris arĥitekton Filippo Brunelleschi – unu el la „gepatroj“ de renesanco – al liaj novaj ideoj.
La artformoj de prarenesanco ankaŭ havas politikan signifon. Per ĝia uzo oni metis ekzemple en Florenco klare videblan kontraŭpozicion al la imperiestreco. Florenco estis gelfa urbo, staris do ĉe la flanko de la papo kontraŭ la imperiestro, kaj tio ankaŭ sin montris en la arĥitekturo. La imperiestro devenis el Germanujo, kaj ĝia arĥitekturo estis tiu de romaniko. Florenco ekokupis tiam en la 11-a kaj 12-a jarcentoj per sia prarenesanco pozicion kontraŭ la imperia arĥitekturo de la germana imperiestro, sin deduktante de la itala antikvo, do de artaj formoj el la propra historio.[1]