Premio Bambi | ||
premio pri televido • kina premio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Bambi | |
Organizanto | Hubert Burda Media Holding | |
Lando | Germanio | |
Fondita en | 1948 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La premio Bambi de la amaskomunikila konzerno Hubert Burda Media atribuiĝas ĉiujare por aktoroj kaj aliaj profesiuloj de televidaj kaj kinejaj filmoj kaj de iuj pliaj amaskomunikiloj. La trofea statueto havas la formon de cervido. Laŭ la organizantoj la premio honorigu "personojn kun vizioj kaj aparta kreivo, kiuj aparte emocie tuŝis kaj entuziasmigis la germanan publikon en la koncerna jaro".[1] La ĵurio konsistas el la konzerna gvidanto, Hubert Burda kaj el ĉiuj ĉefredaktoroj de la konzerno.