Premio Bruno Kreisky

Premio Bruno Kreisky
homrajta honorigo • pacpremio
Nomita laŭ Bruno Kreisky
Lando Aŭstrio
Fondita en 1976
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Bruno-Kreisky-premio (oficiale: Bruno-Kreisky-premio por meritoj pri homaj rajtoj, germane: Bruno-Kreisky-Preis für Verdienste um die Menschenrechte) estas aŭstra premio por aktivuloj pri homaj rajtoj kaj paco.

Kreisky-monumento en Bruno-Kreisky-parko, Vieno

Pro iniciato de la Viena urbestro Leopold Gratz kaj sindikatano Anton Benya ĝi estis fondita okaze de la 65-a datreveno de Bruno Kreisky, tiama aŭstra ĉefministro, ĉar li ne volis akcepti personajn fest-donacojn.[1]

La premio estas aljuĝata depost 1979 ĉiun duan (aŭ trian) jaron. La premio estas "dotita" per 3.500 ĝis 15.000 Euro.

  1. Kreisky-Biografio sur kreisky.org. Arkivita el la originalo je 2008-05-05. Alirita 2008-04-29 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne