Premio Deux Magots | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Kafejo Les Deux Magots | |
Lando | Francio | |
Fondita en | 1933 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Premio Deux Magots, prononco [dø maGO], origine (france prix des Deux Magots) estas grava franca literatura premio. Ĝi estas prezentita al novaj verkoj, kaj estas ĝenerale aljuĝita al verkaĵoj kiuj estas pli eksterordinaraj kaj malpli konvenciaj ol tiuj kiuj ricevas la pli ĉefan Prix Goncourt.
La nomo venas de la pluekzistanta pariza kafejo Les Deux Magots, al kiu ekde sia malfermo ĉirkaŭ la jaro 1885, pluraj verkistoj ekkutimis kuniĝi, interalie Paul Verlaine, Arthur Rimbaud kaj Stéphane Mallarmé. Ekde tiam, la kafejo ĉiam konservis gravan rolon por la kultura vivo de Parizo.