Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Goncourt |
Premio Goncourt | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Prix Goncourt de la nouvelle • Prix Goncourt de la Poésie • Prix Goncourt of Biography • Prix Goncourt du premier roman vd | |
Nomita laŭ | Edmond de Goncourt • Fratoj Goncourt • Jules de Goncourt | |
Organizanto | Akademio Goncourt | |
Lando | Francio | |
Fondita en | 1903 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Premio Goncourt (france Prix Goncourt) disdonata de la Akademio Goncourt por "la plej bona fikcia proza verko publikigita dum la jaro" en franca lingvo. Ĝi estas la plej renoma literaturpremio de Francio.
La premio estis kreita testamente de Edmond de Goncourt en 1896. Ĝi plej ofte estas donata al romano. Aŭtoro ne povas dufoje ricevi la premion.
La membroj de Akademio Goncourt kunvenas ĉiun unuan mardon en monato en sia salono en la unua etaĝo de restoracio Drouant en Parizo. En novembro ili aranĝas matenmanĝon en la restoracio, post kiu ili diskonigas la nomon de la tiujara premiato.