Preto | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Abaso |
Patrino | Okaleo |
Gefratoj | Akrisio |
Edzo/Edzino | Antea |
Infanoj | Iphianassa • Megapento • Iphinoe • Lysippe |
Laŭ la helena mitologio, Preto (el la greka Προῖτος, «unua homo») estis reĝo de Argo kaj Tirinso, filo kaj heredinto de Abaso kaj Aglajo[1] aŭ Okaleo. Lia patro, reĝo de Argo, estis filo de Linkeo, la nura egiptido kiu transvivis la masakron ordonitan de ilia bopatro Danao, kaj de la danaidino Hipermnestro.
Dum sia tuta vivo, oni diras ke eĉ antaŭ naskiĝi, Preto bataladis kontraŭ sia ĝemela frato, Akrisio, por la regado sur la argolanda valo. En tiuj kvereloj, ambaŭ inventis diversajn tipojn de ŝildoj[2]. Laŭ unu versio de la rakontaro, la interfrata konflikto akriĝis kiam Preto sukcesis allogi la nuran filinon de Akrisio, lia nevino Danao[3].
Abaso ordonis ke, post sia morto, siaj filoj regu laŭ alternativaj jaroj. Sed kiam li forpasis, Preto heredis la tronon de Argo, kaj rifuzis transdoni ĝin al sia frato post la komenca jaro. Tiel, li sukcesis esti reĝo dum dek sep jaroj proksimume, sed Akrisio fine venkis kaj elpatrujigis lin. Tiam, Preto serĉis rifuĝon ĉe la kortego de la likia reĝo Jobato aŭ Amfianakso, kiu edzigis lin al sia filino Anteo[4] aŭ Stenebeo. Tuj post la geedziĝo, lia ĵusa bopatro klopodis restaŭri Preton en la trono per sia armeo. Post kelka tempo de milito, sen klara venkinto, la reglando fine dividiĝis en du partojn[5], kaj Akrisio akceptis permesi sian fraton regi sur Tirinso (malfacile atingebla, ĉar Preto fortigis la citadelon kun la helpo de la ciklopaj gasteroĥiroj[6]) kaj la plej orienta duono de la lando, tio estas, la Heraeum (la templo de Hero, tiame parto de Mikeno), Mideo kaj la argolanda marbordo[7].