Prezidanto de Malavio | ||
---|---|---|
Mtsogoleri wa Dziko la Malawi | ||
Lazarus Chakwera | ||
publika posteno | ||
De | 6-a de julio 1966 | |
Unua | Hastings Kamuzu Banda | |
Nuna | Lazarus Chakwera | |
De | 2020 | |
Daŭro | 5 jaroj, renovigebla unufoje | |
Prezidanto de Malavio estas regnestro de Malavio kaj ĉefo de registaro de Malavio. Li estas elektita por kvinjara periodo. La unua prezidanto Hastings Banda deklaris sin vivdaŭra prezidanto sed foriris el la prezidanteco en 1994. Joyce Banda, la unua virina prezidanto en tuta suda Afriko, ne estas lia familiano. Oficloĝejo de la prezidanto estas domo de ŝtato en Lilongwe. Oni povas elekti saman prezidanton por du periodoj. Malavio havas prezidantan sistemon. Ĝis la jaro 1966, kiam Hastings Banda estis elektita la unua prezidanto de Malavio, la registara ĉefo estis ĉefministro.